tinti

*tint/i (ntr)


Interfrapiĝante, eligi klaran, iom tremantan sonon: pli ol necese tintis liaj oraj spronoj (Z); tintis la kristalaj glasoj; la malliberulo, kiun la tintanta fera ringo vekas el la sonĝoj de la libereco (Z); la monon tiuj sentis jam tintadi en la poŝo (K); (analoge) li trenis sabron kaj tintis per spronoj (G); ŝi iom tinti sur fortepiano povas (Z); ili tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David (Z); tinti sur gitaro.
  • tinta
    Tia, ke ĝi tintas: en poŝo oro tinta (K).
  • tint (ad)o
    Sono de io tintanta: kun bruo kaj tinto la faraono eniris en la salonon (B); aŭdigis tintado de la glavoj; tintado de la marteloj sur la amboso.
  • tintigi
    Fari, ke io tintu: tintigi monerojn en la mano; tintigi la glasojn (honore al iu); (f) tintigi la rimojn.
  • tintilo
    Malplena metala sfereto, entenanta metalan globeton, kiu per skuiĝo estigas sonon: sonado de tintiloj de muloj (Z); (analoge) tintilo de biciklo.
  • tintilaro
    [MUZIKO] Instrumento, konsistanta el tintiloj.
  • ektinti
    Subite tinti: tia malbono, ke ĉe ĉiu, kiu tion aŭdos, ektintos en ambaŭ liaj oreloj (Z).
  • kraktinti
    Eligi komplikan klaran sonon: ne kraktintu tiel per via ĉeno, li diris al la hundo (Z); la glavoj kaj armaĵoj kraktintis (Z).

    tinti


    Iel rilatitaj:

    aŭdx biciklx brux glasx horloĝx