pulvo

*pulv/o


Eksplodema pulvoro el miksitaj salpetro, karbo kaj sulfuro: ŝargu ĉiujn pafilojn! Ne mankas ja al ni pulvo? (Z); (f) eksplodema kiel pulvo (Z); li pulvon ne elpensis (Z) (ne estas inteligenta).
dinamito. [VIDU] pulvopafilo.
  • pulvejo (Z)
    Loko, kie oni tenas pulvon por la armeo ks.
  • pulvujo
    Sako, kiu entenas la pulvon necesan al la forpelo de la obuso, kaj kiun oni enmetas en la kanonon malantaŭ ĝi.
    kartoĉo, kuglingo.
  • pulvoturo
    Pulvejo: la pulvoturo eksplodas (Z).

    pulvo


    Iel rilatitaj:

    blunderbuzx brulx pistolx polvx