lucerno

lucern/o (2)

  1. Pendanta lampo, kovrita per globa kloŝo, ordinare uzata en preĝejoj: ili alportu al vi oleon [...] , por ke lucerno brulu ĉiam (X); mi ĉesigos ĉe ili la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno (X); ĉi tie pendis la arĝenta lucerno de memoro (Z).
  1. (f) Eminenta, klera persono: vi ne devas plu iri kun ni en militon, por ke ne estingiĝu la lucerno de Izrael (X); malestimata lucerneto li estas antaŭ la pensoj de feliĉuloj (X).
  • Lucerno
    ĉefurbo de la samnoma Svislanda kantono, ĉe la Lago de la Kvar Kantonoj (8°18'E, 47°04'N).

    Iel rilatitaj:

    brulx preĝx