filamento

filament/o

  1. [ELEKTRO] Tre maldika drato en elektra ampolo aŭ elektrontubo, kiu, varmigata de kurento, produktas lumon aŭ favoras la elradiadon de elektronoj: toriumita filamento.
  1. [ANATOMIO] [BOTANIKO] Anatomia elemento, tre maldika, fadenforma.
  1. [BOTANIKO] La malsupra, ĝenerale fadenforma parto de stameno, portanta la anteron.
  1. a) [ASTRONOMIO] Fadensimila formaĵo (ekz. en gasaj nebulozoj).

b) [ASTRONOMIO] Projekcio de protuberanco sur la surfaco de Suno.
  • filamenta
    [ANATOMIO] [BOTANIKO] Fadenforma.
  • mikrofilamento
    [BIOLOGIO] ĉiu el la proteinaj fadenoj de la eŭkariota ĉelo, kiuj konsistigas parton de ĝia skeleto kaj ankaŭ ofte rolas en ĝiaj moviĝoj: aktina, miozina mikrofilamento.
    mikrofibreto, mikrotubeto.

    filamento


    Iel rilatitaj:

    aktinx brulx elektrx korpx