karburi

karbur/i (tr)

  1. [KEMIO] [TEKNIKOJ] Miksi metalon aŭ alojon kun karbonhava substanco, por produkti kombinaĵon.
  1. Enigi hidrokarbonon en gason (ĝenerale aeron), por produkti bruleman aŭ eksplodeman miksaĵon.
  • karburaĵo
    Brulaĵo, uzata por nutri motoron, ekz. benzino, mazuto, keroseno.
  • karburatoro = karburilo.
  • karburilo
    [TERVETURILO] Aparato, pretiganta la miksaĵon de benzino kaj aero en eksplodomotoroj.

    karburi


    Iel rilatitaj:

    aŭtomobilx brulx karbx