cikonio

*cikoni/o

[ ZOOLOGIO] G. (Ciconia) de grandaj, longakruraj birdoj kun longa, rekta, pinta beko; ofte nestas sur tegmentoj: ĉiuj cikonioj kolektiĝis, por ekflugi antaŭ la vintro al la varmaj landoj (Z); en okcidenta Eŭropo, oni kredigis al la infanoj, ke la novenaskitojn alportas cikonio.
  • cikoni (o)formaj
    Ordo (Ciconiiformes) de birdoj, al kiu apartenas i.a. cikonio, ibiso k fenikoptero.

    Iel rilatitaj:

    ZOOLOGIO birdx fenikopterx ibisx