pepi

*pep/i

  1. (ntr) Aŭdigi malakutajn, ripetatajn, delikatajn krietojn: la sovaĝaj kolomboj pepis (Z); ĉiuj pepantaj birdoj elflugis (Z).
    babili, ĉirpi, kluki, kviviti, trili, rukuli.
  1. (tr) Diri per birdosimila voĉo: li sekvis la movojn de la rozkoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn (Z); mi avertas: se pepos vi vorteton ian [...] (G).
  • pep (ad)o
    Ago de iu, kiu pepas: la malforta pepado (de la pentinta birdo) estis himno de ĝojo (Z); pepado (pri la ĉifonoj) nekomprenebla por ĉiu nekompetenta orelo (Z); la pepaj krioj de la virinoj (B).
  • plorpepi (ntr)
    ĝemi: kiel hirundo plendanta mi plorpepis (X).

    pepi


    Iel rilatitaj:

    birdx ĉirpx