struto

*strut/o


[ZOOLOGIO] G. (Struthio) de grandaj, primitivaj birdoj senkarinaj, kun longaj kolo kaj kruroj, kun ĉiu piedo nur dufingra, nekapablaj flugi, sed tre rapidkuraj; nur unu nuna sp., S. camelus, vivanta en Afrikaj dezertoj kaj stepoj: gloros Min la bestoj de la kampo, ŝakaloj kaj strutoj (X).
  • struta
    1. Rilata al struto: strutaj plumoj.
    1. (f) Rifuzanta konstati la realaĵon malfavoran: struta politiko.
  • strute
    Laŭ la maniero de struto: (f) enŝovi strute sian kapon en la sablon; strute fermi la okulojn antaŭ la faktoj.
  • strutoformaj
    Ordo (Struthioniformes) de senkarinaj birdoj, ampleksanta nur struton.

    struto


    Iel rilatitaj:

    birdx