pasero

*paser/o

[ZOOLOGIO] G. (Passer) de birdoj el la fam. de paseredoj, kun mallonga, forta beko, kiuj vivas i.a. el grajnoj de greno kaj estas tre oftaj ĉie, kie estas homoj: pasero pepas; ĝi estas ankoraĵ pasero en la aero (Z) (nur projektita, ne efektivigita;. [VIDU] birdo, nebulo); pri tio jam ĉiuj paseroj babilas (Z) (tio estas jam diskonata).
  • paseredoj
    Fam. (Passeridae) de birdoj, al kiu apartenas precipe pasero.
  • paseroformaj
    Ordo (Passeriformes) de birdoj, al kiu apartenas la g-oj menuro, hirundo, silvio, turdo, fenikuro, troglodito, korvo, pigo, sturno, emberizo, pasero, fringo, paruo, motacilo ktp.
  • dompasero
    Sp. de pasero (Passer domesticus), vivanta en urboj kaj bienoj, kies virbirdo estas bruna kaj griza, kun nigra gorĝo.
  • montpasero
    Sp. de pasero (Passer montanus), simila al la dompasero, sed kies ino kaj virbirdo estas similaj, kun ruĝbruna kapo, blanka kolringo kaj blankaj vangoj montrantaj grandan nigran makulon.
  • neĝpasero
    Alpa sp. (Montifringilla nivalis) de birdo parenca al pasero.

    pasero


    Iel rilatitaj:

    akrocefalx alaŭdx birdx bobolinkx bombicilx bufagx certix cinklx ĉetix