kovi

*kov/i (tr)

  1. (pp birdoj) Sidi sufiĉan tempon sur ovoj, por havigi al ili konstantan varmon kaj ebligi maturiĝon de la embrio: perdriko kovas ovojn, kiujn ĝi ne naskis (X).
  1. Plej zorge gardi kaj flegi: la patrino kovis sian filon.
  1. (f) Kaŝe konservi ion, por ke ĝi aperu poste; kaŝe prepari: la cindroj kovas la fajron; kovi perfidon; mute kovata doloro; lia koro kovas malamon kaj envion.
  • kovado
    Ago de iu, kiu kovas: en la tempo de kovado (Z).
  • kovejo
    1. Loko, kie birdoj kovas: rokoj, kiuj fariĝas kovejo de birdoj (Z).
    1. (f) Naskejo, centro, plej aktiva punkto: kovejo de konspiro, de epidemio.
  • kovilo
    1. Aparato, por arte kovi ovojn, por kreskigi mikrobojn, ĉelkoloniojn, histojn k.a.. SIN. inkubatoro.
    1. Aparato, por gardi en konstanta varmo fruenaskitajn infanojn: la kovoj por infanetoj liveras al ili konstantan varmon, regulan ventoladon kaj hiperoksigenitan aeron. SIN. inkubatoro.
  • kovitaro
    Tuto de la birdidoj naskitaj ĉe unu kovado.
  • duonkovita
    (pp ovo) Putrinta, ĉar ne sufiĉe longe kovita.
  • elkovi
    1. Sufiĉe longe kovadi, por ke la idoj eloviĝu: la cikonia patrino estis tute certa, ke ŝi feliĉe elkovos (Z); tie kuŝis anasino sur sia nesto, por elkovi siajn idojn (Z).
    1. (f) Estigi, produkti: la libereco elkovas kolosojn kaj ekstremaĵojn (Z).
  • elkoviĝi
    Iĝi elkovita: (f) sian spiriton kaptis mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliginta interno (Z).

    kovi


    Iel rilatitaj:

    birdx