falko

*falk/o

[ZOOLOGIO] G. (Falco) de rabobirdoj kun malgranda korneca dento ambaŭflanke de la supra duonbeko; unu sp. (ĉasfalko) servas por ĉasi malgrandajn bestojn.
aglo, akcipitro, milvo, nizo. [VIDU] falkoĉaso.
  • migra falko
    Sp. de falko (F. peregrinus).
  • falkedoj
    Fam. (Falconidae) de falkoformaj birdoj, al kiu apartenas i.a. falko.
  • falkisto
    Dresisto de ĉasfalkoj.
  • falkoformaj
    Ordo (Falconiformes) de rabobirdoj, al kiu apartenas la familioj de falkedoj, akcipitredoj kaj pandionedoj.
  • alaŭdfalko
    [ZOOLOGIO] Malgranda sp. de falko (F. subbuteo) kun pintaj flugiloj kaj mallonga vosto.
  • balkanfalko
    [ZOOLOGIO] Sp. de falko (F. biarmicus).
  • ĉasfalko
    [ZOOLOGIO] Sp. de falko (F. rusticolus) relative granda, kiun oni povas malsovaĝigi kaj uzi kiel ĉasbeston.
  • girfalko
    ĉasfalko.
  • kliffalko
    [ZOOLOGIO] Sp. de falko (F. eleonorae).
  • kolombfalko
    [ZOOLOGIO] Sp. de falko (F. columbarius).
  • tartarfalko
    [ZOOLOGIO] Sp. de falko (F. cherrug).
  • turfalko
    [ZOOLOGIO] Sp. de falko (F. tinnunculus) relative granda, kun rustbruna dorso. SIN. tinunkolo.
  • vesperfalko
    Sp. de falko (F. vespertinus) kun tegolruĝaj beka vakshaŭto kaj okulringo.

    falko


    Iel rilatitaj:

    birdx cirkux vesperx