kodo
kod/o (Z)
- [JURO] Kohera kolekto de leĝoj aŭ aliaj preskriboj pri iu jura kampo: civila, kriminala, familia kodo; la veturkodo; (f) la honorkodo; deontologia kodo (listo de deontologiaj reguloj por difinita profesio).
- Sistemo, laŭ kiu signoj aŭ grupoj de signoj anstataŭas aliajn signojn, vortojn aŭ nociojn, por signalado, kondamna komunikado aŭ ĉifrado: internacia kodo por mara signalado; morsa, binara.
- Grupo de literoj aŭ ciferoj uzata por distingi ion: poŝta kodo (= poŝtokodo); UEA-kodo (kontonumero ĉe UEA); ISBN-kodo de libro (libronumero).
- [BIOLOGIO] Tuto de la rilatoj inter la nukleobazoj de DNA kaj RNA (de mRNA aŭ de RNA-virusoj) kaj la respondaj aminacidoj uzataj en la sintezo de proteinoj: kodo estas universala, ĉar ĝi estas uzata de ĉiuj (studataj) animaloj, vegetaĵoj, bakterioj kaj virusoj, kun malmultaj esceptoj.
duume kodita dekuma kodo
[KOMPUTIKO] Kodo por dekumaj nombroj, en kiu ĉiun dekuman ciferon prezentas kvarbita duuma nombro; mll: DKD-kodo. gena kodo
[BIOLOGIO] Kodo 4. kodi (tr)
Esprimi per kodo: kodita mesaĝo. kodero - Unu el la signoj aŭ grupoj de signoj en kodo 2.
- [BIOLOGIO] Kodono.
kodigi
[JURO] Sistemigi en kohera tuto la leĝojn aŭ preskribojn pri difinita jura kampo: kodigi maran juron; kodigo de kelkaj partoj el la internacia juro. kodono
[BIOLOGIO] Unuo de gena informo, konsistanta el triopo da nukleotidoj el mesaĝa RNA kaj reganta la enkorpiĝon de unu aminacido en polipeptidon: unu kodono (ĝenerale AUG) iniciatas la sintezon, dum aliaj estas netradukeblaj kaj haltigas la sintezon. SIN. kodero (de la gena kodo). antikodono
(evi) = kontraŭkodono. kontraŭkodero
[BIOLOGIO] Kontraŭkodono. kontraŭkodono
Triopo da nukleotidoj el transdona RNA, kiu kongruas kun kodono de la responda mesaĝa RNA. SIN. kontraŭkodero (de la gena kodo). malkodi
Transskribi koditan tekston por redoni la originalon. kodvorto
Konvencia vorto aŭ vortgrupo en kodo 2. poŝt (o)kodo
Sistemo de ciferoj aŭ ciferoj kaj literoj, ellaborita de poŝtaj instancoj, por faciligi la klasifikon de poŝtaĵoj laŭ la cellokoj. strikodo
Kodo uzanta vicon de diverslarĝaj paralelaj strioj, kiujn oni skanas per lumfasko aŭ legas per lumplumo, ĉefe uzata en etikedoj sur varoj aŭ sur libroj en biblioteko: strikod-legilo.
Iel rilatitaj:
binarx
ŝlosx