kripto¹

kript/o¹ (2)

Kava loko, pli speciale:
  1. Subtera ĉambro de preĝejo, kie oni iam enterigis mortintojn.
  1. [ANATOMIO] Iu el la multoblaj kavetoj sur la supraĵo aŭ en la interna parieto de diversaj organoj: tonsilaj kriptoj (cryptae tonsillares).
  • kripta
    1. Rilata al kripto.
    1. (pp skribo aŭ parolo) Sekrete konvencia: la slango de la krimuloj estas kripta lingvo.
  • kriptaĵo
    ĉifrita teksto, kies ŝlosilon oni ne posedas.
  • elkriptigi
    Deĉifri kriptaĵon.
  • kripto/²
    [MEDICINO] Prefikso kun signifo: 'kaŝita, nekonata, neevidenta en sia kaŭzo': kriptoorkideco, kriptotoksinoj, kriptotuberkulozo; kriptogeneza (tia afekcio, kies naturo aŭ kaŭzo ne estas trafebla de niaj esplorrimedoj); (f) kriptokomunisto.

    Iel rilatitaj:

    arkanx ŝlosx