ĉifro

ĉifr/o (3)

  1. Sekreta interkonsentita skribsignaro: la diplomatiaj depeŝoj estas sendataj per ĉifro; malkovri la ĉifron de konkurencanto; banka, hotela ĉifro.
    kodo, kripta, ŝlosilo.
  1. Kombino el literoj aŭ ciferoj, kiu ebligas la malfermon de sekreta seruro.
  1. = monogramo.
  • ĉifri (tr)
    Transskribi per ĉifro: ĉifri telegramon.
  • ĉifrado
    Ago ĉifri: estas du metodoj de ĉifrado, per substituo aŭ per transmeto.
  • ĉifraĵo
    Teksto ĉifrita.
  • ĉifristo
    Persono komisiita por ĉifrado, en banko, stabo, ambasadorejo ktp.
  • malĉifri
    Transskribi tekston de ĉifro en klaran lingvon.
  • surĉifri
    ĉifri duafoje jam ĉifritan tekston per alia sistemo.
    ĉifro

    ĉifro


    Iel rilatitaj:

    deĉifrx kombinx monogramx sekretx serurx vizaĝx ŝlosx