urno
*urn/o
- ĉe la antikvuloj, granda argila aŭ metala vazo, uzata por diversaj celoj, ekz. ĉerpi akvon, konservi monerojn, teni la cindron de mortintoj, kolekti voĉdonilojn ktp.
- Cindrourno.
- ŝlosita kesto, kun fermebla maldika aperturo, por kolekti la voĉdonilojn: iri al la urnoj (voĉdone elekti).
- [BOTANIKO] Organo aŭ parto de organo simila al urno 1: urno de nepento, de saracenio; urno de la sporogonio de musko (SIN. kapsulo).
cindrourno
Vazo por kolekti kaj konservi la cindron de mortinto.
Iel rilatitaj:
balotx
ĉerkx
ŝlosx