sigelo

*sigel/o

  1. Distinga signo, stampita sur moligita substanco, por garantii la aŭtentikecon de dokumento: edikto donita sub mia mano kaj sigelo (subskribita kaj sigelita de mi); la sigelo ankoraŭ ne estas metita (pf). [VIDU] sigelringo, sigelvakso.
  1. (f) Distinga marko, kiu konfirmas apartenecon aŭ aŭtentikecon: konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako (X); Kaina sigelo sur frunto (K); li jam havis la sigelon de la morto sur la vizaĝo; tiu genio metis sian sigelon sur la tutan sciencon de sia tempo; sur ĉio kuŝis la sigelo de malriĉeco (Z); tiuj detaloj portas la sigelon de la vero; la sigelo de mia apostoleco vi estas (N).
    krono.
  1. (f) Distinga marko, kiu montras la finitecon, kompletecon: tio metis la sigelon al lia gloro; vi estas sigelo de perfekteco, plena de saĝo (X); la sigelo de l' amo (kiso aŭ bebo).
  1. Signo, stampita sur moligita substanco, kaj almetita al koverto, skatolo, pordo ks, por certigi la sekreton, malhelpi la malfermon sen la scio de la posedanto ktp: plumba, vaksa sigelo; justicaj sigeloj; mi vidis libron, sigelitan per sep sigeloj (N).
  1. (f) Tio, kio kvazaŭ garantias la sekretecon: sonetoj sub sep sigeloj (K); rakonti ion sub la sigelo de la sekreto (B); diri sub la sigelo de la konfeso; havi sigelon sur la lipoj (B).
  • sigela
    Rilata al sigelo: sigela gravuro; sigela rubando.
  • sigeli (tr)
    1. Surmeti, almeti sigelon por aŭtentikigi: sigeli kontrakton, buleon; (f) li sigelis sian kredon per sia sango.
    1. (f) Meti distingan, signifantan markon sur: morto sigelis ŝin por si; vi estas sigelitaj per la Spirito de la Promeso (N); esti sigelita por la damniteco.
    1. (f) Definitivigi, kvazaŭ per sigelo: tiu afero sigelis ilian amikecon; de tiam sia sorto estis sigelita.
    1. Fermi per sigelo: sigeli koverton, valoran leteron; ili gardis la tombon, sigelinte la ŝtonon (N); ĉu tio ne estas kaŝita ĉe mi, sigelita en mia trezorejo? (X). SIN. sigelferme.
    1. (f) Sekure fermi, kvazaŭ per sigelo: sigelu en paketo miajn malbonagojn kaj kovru mian kulpon (X); la dormo sigelis ŝiajn palpebrojn; miaj lipoj estas sigelitaj (mi ne devas paroli); tio estas por mi sigelita libro (io, pri kio mi ne povas havi scion); vi estas fonto ŝlosita, puto sigelita (X) (tute virga).
  • sigelado
    Ago de iu, kiu sigelas.
  • sigelilo
    Gemo, peco el metalo, ŝtono aŭ alia malmola substanco, sur kiu estas gravurita signo aŭ surskribo, uzata por sigeli: la asiriaj kaj babilonaj sigeliloj estis cilindretoj, kave gravuritaj; la ŝtata Sigelilo; la Sigelilo de la Fiŝkaptisto (papa).
  • dissigeli (Z), malsigeli
    Rompi la sigelon: vi permesis al vi dissigeli la leteron (Z); (f) malsigeli ies lipojn (permesi al tiu paroli).
  • salomonsigelo
    Poligonato.

    sigelo


    Iel rilatitaj:

    vagonx ŝlosx