lano

*lan/o

  1. Speco de haroj, distingiĝantaj per sia fajna, krispa kaj skvamsurfaca strukturo, formanta la felon de ŝafoj k.a. kaj intermiksita kun ordinaraj haroj ĉe kelkaj aliaj bestoj: ŝafa, kapra, vikuna lano; mi metas sur la draŝejon tonditan lanon (X); arta lano; lanfelo, langraso, lantondo.
  1. Tiuj haroj, prilaboritaj kaj fadenigitaj: aĉeti lanon por triki; harmoniigi lanojn; lankasko.
  1. Substanco de analoga aspekto: kolodia lano (celuloza nitrato); plumblano (plumbo en fibra stato, uzata por kunigi akvotubojn); vitrolano (fadenigita vitro, uzata kiel izolilo).
  • lana
    El lano: lana robo, mantelo.
  • lanaĵo
    Teksaĵo el lano: mi forprenos mian lanaĵon kaj linaĵon, per kiu ŝi kovris sian nudecon (X); kiel lanaĵon tramanĝos ilin vermoj (X); portu vintre lanaĵojn!
  • laneca
    Havanta ecojn similajn al tiuj de lano: lanecaj haroj; laneca persiko.
  • lanero
    Floko el lano: de ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas (Z).
  • senlanigi
    Eltondi la lanon de ŝafo: senlanigu, sed ne senfeligu (Z).
  • barblano (Z)
    Lanugo 2.
  • *bellana
    Havanta belan lanon: bellanaj ŝafoj (Z).
  • kardlano
    Lano, kies fibroj estas pli mallongaj ol 15 cm kaj destinitaj al fabrikado de fulitaj ŝtofoj.
  • komblano
    Lano, kies fibroj estas pli longaj ol 15 cm.
  • merinlano
    Lano, farita el la haroj de merino.
  • ŝaflano
    Lano, farita el la haroj de ŝafo.
  • tutlana
    Konsistanta el pura lano, sen miksaĵo de aliaj fibroj, kotonaj k.a.
  • vikunlano
    1. Lano el la haroj de vikuno.
    1. ŝtofo el lano kaj kotono, kune karditaj.
  • vitrolano
    lzola substanco, konsistanta el tre maldikaj vitraj fadenoj.
  • zefirlano
    Tre malpeza kaj fajna lano, uzata por bebaj trikotaĵoj ks.

    lano

    Ŝtofoj el lano


    alpako
    damasko
    dika lanteksaĵo
    dikkrepo
    drapo
    felpo
    felto
    flanelo
    floko
    kadiso
    kamloto
    kaŝmiro
    krepo
    krudlanŝtofo
    lano
    merinolano
    muslino
    planktapiŝo
    pluŝo
    poplino
    repso
    serĝo
    skrapita lanŝtofo
    subtapiŝoŝtofo
    tartano
    veluro

    Eble rilatitaj:

    mantelo, robo, ŝafo, ŝtofo,

    Iel rilatitaj:

    alpakx mantelx robx ĉeviotx ŝafx ŝtofx ŝtrumpx