grego

greg/o (6)

Aro da samspecaj bestoj kune vivantaj: li pelis antaŭ si tutan gregon da bovoj kaj bovinoj (Z); mi frapos la paŝtiston kaj la ŝafoj de la grego diskuros (N); (f) ne timu, malgranda grego, ĉar plaĉis al la Patro doni al vi la regnon (N); la nobeloj traktis ilin kiel gregon.
herdo, brutaro, paŝtataro.
  • grega
    Rilata al grego: grega instinkto.
  • gregejo
    Loko, kie oni gardas gregon: kiel grego en gregejo (X).
  • kungregiĝi
    Kuniĝi farante gregon: (f) ĉe tia informo la pasantoj kungregiĝis antaŭ la palaco.

    grego


    Iel rilatitaj:

    -ar ŝafx