-it

*-it/¹

Sufikso , esprimanta pasivon kaj ĝisfinan plenumon de la procezo (t.n. 'de pasiva preterita participo'): mono havata estas pli grava ol havita (Z); pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota (Z); venu, benita de la Eternulo! (X); la unua trovita (Z); kio estas lernita, ne estas perdita (Z); G. Vaŝington estis naskita la 22an de Februaro (Z); ĉu la kandelo estis estingita aŭ ĝi estingiĝis mem? (Z).
perfekto.
  • -ite
    Responda adverbo , kiam la suferanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: li venis al mi tute ne atendite (Z).
  • -ito
    Persono aŭ objekto, kiun oni submetis al iu procezo: kaptito (homo, kiun oni kaptis); la soldatoj kondukis la arestitojn tra la strato.
  • itaĵo
    Io konkreta, kiun oni ĝisrezulte -is: la laboritaĵo de viaj manoj (X); konsekritaĵoj (Z).
  • -iteco
    Stato aŭ kvalito de io -ita: kaptiteco; mi parolos en la premiteco de mia spirito (Z).
  • -it/²
    [VIDU] Sufikso , uzata por formi la nomon de inflama malsano el la nomo de organo: bronkito, apendicito, laringito, pleŭrito; nefrito, oftalmito, encefalito, dermito.
    itoz/, patio.
  • -it/³
    [KEMIO] Sufikso , uzata por formi la nomojn de la neorganikaj oksigenhavaj acidoj kaj de iliaj saloj, kiuj entenas malpli da oksigeno ol la respondaj at-acidoj aŭ at-saloj: klorito (ClO2-), hipoklorito (ClO-).

    -it

    PMEG: [ -it]

    Esprimoj

    Ĝis la fino de la proceso,la akuzito malkonfesis la krimon.
    Ĉiu delegito havos tiom da voĉoj, kiom da...
    Rilatoj inter adoptito kaj adoptinto.
    Brogito eĉ sur malvarman akvon blovas.
    Korniko vundita propran voston timas.
    Kaptito laŭ parolo. Senrajtigita deputito pro miselekto.
    Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.
    Ne ĉiu akuzito estas kulpulo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    salo inflamo participo

    Ankaŭ vidu:

    pasivo, participo, suferanto, perfekto

    Iel rilatitaj:

    -at -ul inflamx participx pasivx perfektx salx suferx