princo

*princ/o

  1. Estro de malgranda regno, feŭdulo de reĝo aŭ imperiestro: la princo de Monako (B); la renesancaj italaj princoj.
  1. Membro de reĝa aŭ imperiestra familio, kaj speciale reĝido: la Princo de Kimrujo; hela, kiel princo devas esti (Z); fabelprinco.
    daŭfeno.
  1. Nobelo, ranganta ĝuste sub aŭ super duko, laŭ la landoj kaj la epokoj: krono de princo; la Princoj-Elektistoj de la Rom-Germana Imperio.
  1. (f) La plej eminenta persono: princo de la poetoj, de la mensogantoj ktp.
    arki/, ĉef/, proto/.
  1. [KRISTANISMO] Titolo de diversaj unuarangaj personoj: la Princo de la Paco (Jesuo); la Princo de la mallumo, de ĉi tiu mondo (Satano); la Princo de la apostoloj (Sankta Petro); la princoj de la Eklezio (kardinaloj).
  • princa
    Rilata al princo (j): princa kaprico, lukso; princa promeso (Z).
  • princeco
    1. Titolo kaj rango de princo.
    1. [KRISTANISMO] La tria el la ĥoroj de la anĝeloj.
  • princedzino
    Edzino de princo.
  • *princino
    Filino de reĝo aŭ edzino de princo.
  • princujo, princolando
    Lando regata de princo 1.
  • princo-edzo
    Viro, kiu, estante edzo de reĝino, ne estas mem reĝo.
  • kronprinco
    Princo, heredonto de la trono.
  • sangoprinco
    Tiu, kiu devenas de reĝo laŭ la virseksa flanko.

    princo

    Esprimoj:


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    kronprinco, princa, princec, princedzino, princino, princo-edzo, princolando, princujo, sangoprinco

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Regn estro kies rango estas malpli alta ol tiu de reĝo.
    Membro aŭ posteulo de reĝa aŭ imperiestra familio.
    reĝido
    Nobelo plej altranga.
    daŭfeno
    titolo
    kardinalo

    Rilatitaj vortoj:

    aristokratio
    imperio

    Iel rilatitaj:

    -estr Andromaĥx Anĥizx aristokratx budhx daŭfenx imperix kardinalx kortegx nobelx rangx regnx reĝx titolx