filmo

film/o

  1. Bendo de nedifinita longo, el nitrata aŭ acetata celulozo, kovrita de fotoemulsio: kinematografia (35, 18, 9,5 aŭ 8 mm larĝa), fotaparata filmo; virga, uzita filmo. [VIDU] filmobazo, filmludi, filmoprezentado, bobeno.
  1. Tuto de la bildoj, fiksitaj sur tia bendo, kaj projekcieblaj sur ekrano: silenta filmo (malnova, sen sono); mallongdaŭra filmo; larĝekrana filmo; dokumenta, aktualaĵa filmo; hororfilmo, pornofilmo. [VIDU] filmaktoro.
  • filma
    Rilata al filmo: filma artisto, muntisto, provizo, revuo.
  • filmi (tr)
    Fotografi sur filmo 1: filmi komedion, tragedion de ŝekspiro; filmi scenojn de la ĉiutaga vivo; filmi raportaĵon, aktualaĵojn, kulturfilmon; filmi en pozejo, en la naturo.
  • filmado
    Ago de filmanto.
  • filmeto
    Filmo 3.
  • filminda
    Tia, ke ĝi meritas esti filmita; taŭga por filmado: filminda aktorino.
  • filmisto
    ĉiu el la specialistoj, kiuj laboras en la farado de filmo.
    direktoro, reĝisoro, kameraisto, scenaristo.
  • filmujo
    ĉiu el la du rondaj kestoj, entenantaj la filmon en kamerao aŭ dum transporto.
  • mikrofilmo
    Serio da tre etaj fotoj sur kinofilmo, kiujn oni povas legi per pligrandiga projekciilo, por malkare kaj rapide reprodukti dokumentojn kaj librojn.
  • parolfilmo
    Filmo, reproduktanta la parolojn de la aktoroj.
  • sonfilmo
    Filmo meza inter la silenta kaj la parola, en kiu nur muziko estas registrita sur la sonstreko.
  • telefilmo
    Filmo, produktita por televido.

    filmo

    REVO: [filmo]
    Cenzuri filmon.Ĉeesti la provon de drama prezentado, la unuan prezentadon de filmo.disketo (anstataŭ filmo).Fari la kritikadon de novaj teatraĵoj, filmoj.Fari la rubrikon teatran, filman, sportan, monduman.Figuri en filmo.filmaktoro, filmartisto.filmi.filmkaseto.filmludi.filmteatro.kartoĉfilmo, rulfilmo.La franca versio de usona filmo.La nova ondo en filmarto.La plano estas en filmo tio, kio estas la frazo en romano.Larĝekrana filmo.Parolfilmo.Populara filmheroo.Silenta filmo.Sonora fono de filmo.Spekti filmon, operon, baleton.
    aktorino.aktualaĵo.artisto.bendo.bildo.direktoro.dokumento.fotoaparato.fotoemulsio.kameraisto.kinematografo.muntisto.projekcio.registri.reĝisoro.revuo.scenaristo.sonstreko.
    aktoro. fiziko. fotografio. fotografi. gazeto. kino. kritiki. ludi. optiko. prezenti. spektaklo. teatro. tekniko. televido.

    Bildvortaro


    131-01 : kinourbo; filmofabriko
    131-02 : subĉiela filmadejo
    131-03 : kopiejo
    131-04 : muntejo
    131-05 : administrejo
    131-06 : filmarĥivo
    131-07 : laborejoj
    131-08 : muntitaj filmdekoracioj
    131-09 : teĥnikaj laboratorioj
    131-10 : filmstudio
    131-11 : muzikstudio
    131-12 : baseno por akvoscenoj
    131-13 : panoramo
    131-14 : horizonta monteto
    131-15 -60 : filmado
    131-15 : subĉiela filmado ĉe konforme konstruita dekoracio
    131-16 : dekoracio (kulisoj)
    131-17 : apogtrabo
    131-18 : kamerao
    131-19 : kameraisto
    131-20 : reĝisorino
    131-21 : mikrofonasistanto
    131-22 : sonteĥnikisto
    131-23 : portebla sonregistrilo
    131-24 : mikrofonvergo
    131-25 : mikrofono
    131-26 -60 : filmado en filmstudio
    131-26 : produktadestro; direktoro de produktado
    131-27 : filmaktorino (filmstelulino; kinostelulino) en la ina ĉefrolo
    131-28 : filmaktoro (filmstelulo; kinostelulo) en la vira ĉefrolo
    131-29 : figuranto; statisto
    131-30 : mikrofonaranĝo por stereo- kaj sonefekta registrado
    131-31 : studia mikrofono
    131-32 : mikrofonkablo
    131-33 : filmkuliso
    131-34 : klakisto
    131-35 : sinkroniga klaktabulo kun filmtitolo, sceno- kaj ripetnumero
    131-36 : maskistino
    131-37 : ĉeflumigisto
    131-38 : difuzilo
    131-39 : scenara skribistino, sekretariino de filmreĝisoro
    131-40 : reĝisoro
    131-41 : kameraisto
    131-42 : helpkameraisto
    131-43 : dekoraciestro; filmarĥitekto
    131-44 : direktoro de fotado
    131-45 : scenaro
    131-46 : reĝisora asistanto
    131-47 : kamerao
    131-48 : sonizola kovraĵo
    131-49 : dolio (grudolio), movebla stativo
    131-50 : pneŭmata stativo
    131-51 : lumsorba plato, por ŝirmi kontraŭ mislumo
    131-52 : stativa lumĵetilo; stativa reflektoro (spoto)
    131-53 : gantra lumĵetilo; gantra reflektoro
    131-54 : lumĵetila gantro; reflektora gantro
    131-55 : studia sonregistrejo
    131-56 : sonregistristo
    131-57 : mikspupitro
    131-58 : sonteĥnika asistanto
    131-59 : sonregistra aparataro
    131-60 : sonefektiloj
    132-01 -23 : sonregistrado
    132-01 : magneta sonregistrilo
    132-02 : filmbobeno
    132-03 : magnetkapingo
    132-04 : ŝaltilaro
    132-05 : registra kaj aŭdiga amplifiloj
    132-06 : kapingo por registra, aŭdiga kaj viŝa kapoj
    132-07 : pelrado
    132-08 : sinkroniga filtrilo
    132-09 : fotoson-registrilo
    132-10 : tagluma kasedo
    132-11 : fako de regiloj kaj kontroliloj
    132-12 : okulario por optike kontroli fotoson-registradon
    132-13 : transmisiilo
    132-14 : amplifiloj kaj nutrilo
    132-15 : sonregistra ŝaltpupitro
    132-16 : kontrola laŭtparolilo
    132-17 : indikiloj de registronivelo
    132-18 : kontrolinstrumentaro
    132-19 : konektiga panelo
    132-20 : ŝaltilaro
    132-21 : potenciometroj
    132-22 : ekvaliziloj
    132-23 : magnetofono
    132-24 : postsinkronigo en sinkronigejo
    132-25 : sinkroniga reĝisoro
    132-26 : sinkroniga aktorino
    132-27 : ĝirafmikrofono
    132-28 : scenaro de sinkroniga teksto
    132-29 : rivelmaŝinoj en kopiejo
    132-30 : sonmiksado en sonmiksejo
    132-31 : mikspanelo; mikspupitro
    132-32 : sonreĝisoro
    132-33 : programaro por cifereca postsonigo
    132-34 : sekvencindikilo
    132-35 : laŭtecoregiloj en markita zono
    132-36 : korektofiltriloj
    132-37 : frekvenckonvertoro
    132-38 : muntado
    132-39 : muntotablo
    132-40 : muntisto
    132-41 : bobendisko por bildo- kaj sonstrioj; filmospindelo
    132-42 : projekciado
    132-43 : cifereca videomuntado
    132-44 : ekstera regilo por indiko de muntloko pere de komputilo
    132-45 : registrilo por filmkasedo
    132-46 : monitoro por sonprilaboro
    132-47 : monitoro por kontroldatenoj
    132-48 : monitoro por spektado de filmoj
    132-49 : klavaro
    132-50 : komputilmuso
    132-51 : muntistino

    Iel rilatitaj:

    Usonx aktorx bendx bildx bobenx ekranx fizikx fotografix fotografx gazetx kasedx kinx kritikx ludx optikx prezentx spektaklx teatrx teknikx televidx