projekcio

projekci/o (1)

  1. [MATEMATIKO] Idempotenta bildigo, speciale en la geometrio:orta projekcio (projekcio en spaco al donita ebeno tia, ke la argumenta punkto kaj la bildo estas sur rekto orta al la ebeno); centra projekcio (projekcio en spaco al donita ebeno tia, ke la argumenta punkto kaj la bildo estas sur rekto, kiu trairas donitan centron); paralela projekcio.
  1. [GEOGRAFIO] ĉiu el la diversaj metodoj, uzataj por prezenti sur ebena surfaco parton aŭ tuton de la tera aŭ ĉiela sfero: la projekcio de Merkatoro (en kiu la kompaspunktoj konservas unu saman direkton sur la tuta surfaco de la mapo).
  1. [TEKNIKOJ] Geometria figuro de objekto, konstruo, maŝino, farita sur ebeno laŭ certaj konvencioj: horizontala, vertikala, profila projekcio.
  1. [FOTOGRAFIO] Luma bildo, sendata sur pli-malpli proksiman ekranon per speciala lanterno.
  1. [PSIKOLOGIO] Lokado en la ekstera mondo de internaj sentoj, ideoj aŭ impresoj.
  1. [HISTORIO] Transmutacio de metaloj: pulvoro de projekcio. [VIDU] alkemio.
  • projekcia
    1. Rilata al projekcio: projekcia geometrio (speco de neeŭklida geometrio); projekcia spaco; projekcia transformo, bildigo (transformo allasebla en la projekcia geometrio); projekcia limeso.
    1. Uzanta projekcion 5: projekcia testo (diagnoza aŭ prognoza testo, en kiu la subjekto projekcias sur la prezentatan materialon elementojn el la nekonscia psiko).
  • projekcii (tr)
    1. Desegni projekcion de io.
    1. Sendi luman bildon sur ekranon: projekcii filmon, kolorajn kliŝojn.
    1. [PSIKOLOGIO] Nekonscie atribui al iu aŭ io ekstera proprajn sentojn, intencojn aŭ ideojn.
  • projekciado
    Ago de tiu, kiu projekcias: ni ĉeestis la unuan projekciadon de 'Angoroj'; [PSIKOLOGIO] rasismo povas baziĝi sur projekciado de propraj deziroj, nekonscie atribuitaj al anoj de difinita raso.
  • projekciaĵo
    1. Kliŝo survitra, uzata por projekciado.
    1. [MATEMATIKO] Bildo de objekto per projekcio.
  • projekciilo, projekciatoro
    Aparato, por projekcii diafanajn bildojn sur ekranon: manovri la projekciilon; universala projekciatoro (epidiaskopo).

    Bildvortaro


    133-12 : projekciejo
    133-13 : maldekstra projekciilo; maldekstra projekciatoro
    133-14 : dekstra projekciilo; dekstra projekciatoro
    133-15 : projekciaj kaj observaj fenestroj
    133-16 : filmujo; filmtamburo
    133-17 : salonaj lumregiloj
    133-18 : elektra rektifilo
    133-19 : amplifilo
    133-20 : projekciisto
    133-21 : transbobeniga stablo
    133-22 : filmgluo
    133-23 : lumbilda projekciilo por reklamaj diapozitivoj
    133-24 : filmprojekciilo
    133-25 -38 : movmeĥanismo de filmo
    133-25 : brulimuna filmujo kun olecirkula malvarmigo
    133-26 : antaŭvolva rulo
    133-27 : postvolra rulo
    133-28 : sonaparato (specoj: lumlega, magneta)
    133-29 : gvidrulo kun bendalĝustigo
    133-30 : maŝformilo por kvietigi la bildsekvencon
    133-31 : glitvojo
    133-32 : filmbobeno
    133-33 : filmvolvaĵo; filmrulaĵo
    133-34 : filmaperturo kun ventolilo
    133-35 : projekcia objektivo
    133-36 : malvolva akso
    133-37 : volva akso
    133-38 : maltakruca meĥanismo; movo- erigilo (transformas la daŭran fluan movadon de la filmbendo en serion de sinsekvaj senmovaj bildoj)
    133-39 -44 : lampujo kun lumfonto
    133-39 : konkava spegulo
    133-40 : pozitiva karboelektrodo
    133-41 : negativa karboelektrodo
    133-42 : lumarko
    133-43 : elektrodingo
    133-44 : karbokratero
    133-45 : fotoelektra sonreproduktilo (46-49)
    133-46 : sonlega optikaĵo
    133-47 : fotosoniga kapo
    133-48 : sonlampo en lampujo
    133-49 : fotoĉelo en kava akso
    133-50 : magnetofono
    133-51 : magnetofona kapo
    133-52 : portebla mallarĝfilma projekciilo por migra kinejo
    133-53 : cifereca projekciilo
    133-54 : projekciila kapo
    133-55 : ŝanĝeblaj objektivoj
    133-56 : lampujo
    133-57 : regpanelo; regtabulo
    133-58 : formatŝanĝilo

    Iel rilatitaj:

    anaglifx bildx prezentx