neniu
*neniu
Morfemo uzata - kiel determinanto de substantivo por signifi foreston aŭ neeston de la aĵo (j), reprezentita (j) de tiu substantivo (eĉ ne unu): neniu sanktulo estas sen makulo (Z); tie estas neniu homo nek voĉo de homo (X); sur la tuta tera globo neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo (Z); ekzistas neniu gazeto, en kiu vi ne trovus artikoleton [...] (Z); neniun helpanton plu mi deziras (B); en la teretaĝo estis neniuj fenestroj (Z); mi faros miraklojn, kiuj ekzistis ĉe neniuj gentoj (Z).
- samsence kun elipso de la substantivo (eĉ ne unu el neniu): el miaj lernantinoj neniu malsukcesis; kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun (Z); mi ricevis amason da leteroj, sed ankoraŭ neniun mi respondis; la elipso estas sistemece konvencia, kiam la substantivo estas homo: lando, kiun neniu trapasis, kaj kie neniu loĝis (X); en la ĉambro estis neniu, krom li (Z); troviĝis ankoraŭ neniu, kiu havus sukceson (Z); restis neniu, kiu povus regi (X); mi konas neniun en tiu ĉi urbo (Z); nesciado de leĝo neniun pravigas (Z); riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu (Z).
PMEG: [tabelvortojje -u]
- Havi neniun okupon.
- Helpate de neniu, mi...
- Kiu ĉasas du leporojn kaptas neniun.
- Nesciado de leĝo neniun pravigas.
- Oni senfine argumentas, kaj neniu konvinkas la alian.
- Pri propra afero neniu juĝas libere.
- Propran ĝibon, neniu vidas.
- Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.
- Tuŝu la religiajn konvinkojn de neniu.
du. krom.
Iel rilatitaj:
du
krom