duala

dual/a

  1. [FILOZOFIO] Bazita sur du principoj, du esencoj: maniĥeismo estas duala sistemo.
  1. a) [MATEMATIKO] (pp vektora spaco V) Estanta la spaco de ĉiuj linearaj formoj, difinitaj sur V.

b) [MATEMATIKO] (pp teorio) Rezultanta el alia teorio per certa interŝanĝo de nocioj.
c) [MATEMATIKO] (pp bildigo f) Estanta la bildigo, kiu al lineara formo b asocias la kunligaĵon b o f.
  • dualo
    1. [LINGVOSCIENCO] Deklinacia k konjugacia nombro, uzata, kiam oni parolas pri du aferoj: la dualo ekzistas en la slovena lingvo.
      singularo, pluralo.
    1. [MATEMATIKO] La spaco de ĉiuj linearaj formoj sur donita spaco. SIN. duala spaco.
  • dualeco
    Eco de io duala en ebeno aŭ en la spaco.
  • dualismo (2)
    1. [FILOZOFIO] ĉia sistemo, kiu klarigas la mondon per la efiko de du reciproke neredukteblaj principoj.
      monismo.
    1. [POLITIKO] Sistemo, laŭ kiu du sendependaj ŝtatoj havas nur unu regnestron.
  • dualisto
    Ano de dualismo.
  • bidualo
    [MATEMATIKO] La dualo de la dualo.

    dualx


    Iel rilatitaj:

    du