bito

[ ŜIPOJ] Ligna aŭ metala ŝtipo, fiksita sur bazo de ŝipa ferdeko k uzata por fiksi ŝnurojn aŭ ĉenojn.
  • biteto
    [ ŜIPOJ] Paro da fostetoj aranĝita je la boatrando, servanta por fiksi al ĝi ŝnuregojn.

  • bit/o²
    1. [ MATEMATIKO] Mezurunuo de informacio egala al la kvanto, kiu ebligas elekton inter du eblaĵoj, k tial prezentebla per unu duuma cifero.
    1. [KOMPUTIKO] Duuma cifero (0 aŭ 1).
  • bitigi
    [ KOMPUTIKO] Konverti al ciferecaj datenoj. SIN. ciferecigi: bitigi bildon, sonon.
  • bitigilo
    [KOMPUTIKO] Aparato por bitigi. SIN. ciferecigilo: bildbitigilo; sonbitigilo.
    legilo, skanilo.
  • bitoko
    [KOMPUTIKO] Grupo de ok bitoj, ofte uzata kiel unuo en telekomunikado.
    bajto.
  • kontrolbito
    [KOMPUTIKO] Bito aldonita al datenoj por ebligi kontrolon pri eraroj dum transsendado aŭ konservado: kun pluraj kontrolbitoj por ĉiu grupo de datenbitoj eblas aŭtomate korekti unuopajn erarojn.
  • parecbito
    [KOMPUTIKO] Kontrolbito, kies valoro estas tia, ke la nombro de bitoj kun la valoro 1 estu ĉiam nepara (aŭ ĉiam para).

    Iel rilatitaj:

    KOMPUTIKO MATEMATIKO bajtx boatx bolardx ciferx du fostx informacix ĉenx ŜIPOJ ŝnurx ŝtipx