dubli

dubl/i (tr)

  1. [SPEKTAKLO] (iun) Anstataŭi provizore iun pli gravan aktoron, ĉu pro ties malsaniĝo, ĉu por evitigi al tiu danĝerajn akrobataĵojn.
  1. [FOTOGRAFIO] (ion/iun) Registri ĉe filmobendo novan sonstrion, prezentantan la parolojn en alia lingvo: dublita filmo.
  1. [MUZIKO] Aldoni sonregistraĵon sinkrone al alia.
  • dublado
    Operacio, per kiu oni dublas.
  • dublaĵo
    Dublita filmo.
  • dublanto
    Aktoro, kiu dublas alian.

    dublx


    Iel rilatitaj:

    aktorx du