negativa

negativ/a (2)

  1. Esprimanta aŭ koncernanta neadon, rifuzon, malpermeson: negativa respondo; negativa voĉo (ĉe baloto); negativa propozicio (en logiko).
  1. Konsistanta nur en la malesto de pozitivaĵo: sameco negativa (Z) (nur pri la foresto de difinitaj ecoj); negativa kritiko (proponanta nenian efikan solvon); negativa virto, feliĉo, plezuro (konsistanta nur en foresto de peko, de doloro); negativa pruvo (pruvanta, ke io ne okazis).
  1. [SCIENCOJ] Montranta la maleston de priserĉata elemento aŭ efiko: negativa reakcio, testo; seronegativa (je iu mikrobo), HIV-negativa (seranegativa je HIV).
  1. [MATEMATIKO] (pp nombro) Pli malgranda ol nulo (^ 0): negativa funkcio (kies valoroj ĉiuj estas negativaj); negativa matrico (simetria matrico, kies ejgenoj ĉiuj estas negativaj).
  1. [FIZIKO] [ELEKTRO] Apartenanta al la speco de elektro, produktata per frotado de rezino: negativa poluso de pilo; korpo estas negative elektrita, se ĝi entenas tro da elektronoj.
  1. (pp poluso de magneto) Strebanta al sudo.
  1. [ASTRONOMIO] (pp poluso de Tero) Suda.
  1. [FOTOGRAFIO] (pp kopio) Tia, ke en ĝi la nigraĵoj de la modelo estas prezentataj per helaĵoj kaj inverse.
  • negativo
    [FOTOGRAFIO] Plako, kopio negativa.
  • negativaĵo
    [MATEMATIKO] La adicia inverso: - a estas la negativaĵo de a.
  • negativismo
    Inklino al negativa pensmaniero.
    agnostikismo, nihilismo.
  • negativisto
    Tiu, kiu rifuzas konsenti la ordinarajn kredojn, ne proponante iajn anstataŭaĵojn.
  • elektronegativa
    [KEMIO] (pp atomo) Afina al elektronoj: atomoj de halogenoj, oksigeno, nemetaloj estas elektronegativaj.

    negativx


    Iel rilatitaj:

    anjonx asertx elektrx jes ne