pretendi

*pretend/i (tr)

  1. Postuli ion, pri kio oni asertas, ke oni havas rajton super ĝi: pretendi regecon pro hereda rajto; sed mi ne pretendas pri la premio (Z); ĉiuj dioj, aŭ iliaj pastroj, pretendas la povon mortigi tiujn, kiuj adoras aliajn diojn; reputacio, kiun mi ne pretendas kaj neniam serĉis; (abs) postulo (oferto) ne pretendas, rifuzo ne ofendas (Z); Karolo la Pretendanto (al la reĝeco).
  1. [JURO] Postuli, ke estu agnoskita rajto pri io aŭ la vereco de io: pretendi pri perdokompenso; pretendi, ke oni estas kalumniita.
  1. Fanfarone kaj memiluzie aserti, ke oni estas ia: tiaj personoj ĉiam pretendas esti pli saĝaj (Z); li pretendis, ke li estas granda konanto de la leĝoj (Z); (f) kaj ĉio tio pretendas esti profundpensa! (Z).
  • pretendo
    1. Aserto, ke oni havas rajton pri io, kion oni postulas: mi ne havas pretendon je indulga agado de via flanko (Z); pravigi siajn pretendojn; ŝi ridetis pri si mem ĉe la penso, ke hieraŭ ankoraŭ ŝi povis havi iajn pretendojn pri estimo de homoj (Z).
    1. Tio, kion oni pretendas en disputo aŭ ( [JURO] ) proceso.
    1. Aserto, ke oni havas iajn flatajn ecojn: lia pretendo pri spriteco estas simple naŭza; pretendoj al erudicio.
  • kontraŭpretendo
    [JURO] Pretendo, kiun formulas defendanto kontraŭ tiu, kiu la unua faris pretendon kontraŭ li antaŭ tribunalo.
  • senpretenda
    Ne havanta pretendojn (precipe 3): senpretenda, tute naiva knabino.

    pretendx


    Iel rilatitaj:

    asertx kredx