demonstri

demonstr/i (tr)

  1. Priskribi k klarigi, per specimenoj aŭ provoj, kun instrua celo: demonstri la funkciadon de motoro, de lavmaŝino.
    atesti, demonstracio, elmontri.
  1. Pruvi per rezonado: oni ne povas demonstri la postulatojn de geometrio; demonstri la proprecojn de orta triangulo.
  • demonstr (ad)o
    1. Pruvo per logika rezono: fari demonstron ĉe la nigra tabulo.
    1. Elmeto k klarigo de specimenoj aŭ provoj, por instrui: demonstrado estas esenca parto de la vendarto; fari al lernantoj natursciencajn demonstrojn.
  • demonstrebla
    Kapabla esti demonstrata: nedemonstrebla aserto.
  • demonstristo
    Specialisto de iu metio, kiu estas sendita de sia firmo, por demonstri varon en magazenoj, foiroj ktp.
    bazarulo.

    Iel rilatitaj:

    apologx argumentx asertx deduktx demonstracix klarx konjektx logikx rezonx