ŝafo

*ŝaf/o

  1. [ZOOLOGIO] Sp. de ovio (Ovis aries), remaĉanta besto el la ordo de parhufuloj, fam. de bovedoj, kiun homoj de longe bredas pro viando kaj lano: estas ŝafoj, estos lano (Z); por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston (Z); ŝafo kalkulita ne estas savita (Z); por ŝafo tondita Dio venton moderigas (Z); ŝafo beas; ŝafofelo [VIDU] ŝaffemuraĵo, ŝafripaĵo, ŝafrostaĵo.
  1. Tiu sama besto, rigardata kiel emblemo de mildeco, savindeco: kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj (X); se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos (Z); mi paŝtos miajn ŝafojn kaj mi ripozigos ilin (X); iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izrael (N); li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre (N); la fava, la nigra ŝafo (kiu infektas la gregon, kaj (f) suspektinda homo).
  1. Tiu sama besto, rigardata kiel emblemo de stulteco aŭ grega imitemo: kiel la ŝafoj de Panurgo (kiuj dronis, sekvinte la unuan, ĵetitan en la maron); la pli granda parto de la E-istoj estas kiel blindaj ŝafoj (Z).
  • ŝafo
    1. [ASTRONOMIO] Boreala konstelacio (Aries).
    1. Unua signo de la Zodiako, tra kiu Suno pasas de la 21a de Marto ĝis la 20a de Apr.
  • ŝafa
    1. Rilata al ŝafo (j): havi ŝafan lakton (Z), fromaĝon (Z); ŝafa lano; ŝafa pilafo.
    1. Havanta unu el la ecoj, atribuataj al la ŝafoj: kun ŝafa mildeco; rigardi kun ŝafaj okuloj; ŝafe sekvi la antaŭirantojn.
  • ŝafaĵo
    [KUIRARTO] Peco el ŝafo, uzata kiel nutraĵo: ŝafaĵo kun majorana saŭco, kun kareo; ŝafaĵo en raguo.
  • ŝafaro
    1. Aro da kune paŝtataj ŝafoj: unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas (Z); ŝafaro harmonia lupon ne timas (Z); (f) la vento pelas la nubojn, kvazaŭ ili estus ŝafaro (Z).
    1. (f) Aro de la fideluloj, gvidataj de unu pastro.
      grego.
  • ŝafejo
    Loko, kie oni gardas kune la ŝafojn: (f) enlasi la lupon en la ŝafejon.
  • ŝafido
    Ido de ŝafino: pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido (Z); prenu al si ŝafidon ĉiu patro de familio, po unu ŝafido por domo (X); mi kondukos ilin malsupren, kiel ŝafidojn al la buĉo (X).
  • ŝafido
    [KRISTANISMO] Unu el la simboloj de Kristo: jen la ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo! (N).
  • ŝafino
    Ino de ŝafo: oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj (Z).
  • ŝafisto
    Paŝtisto de ŝafoj.
  • virŝafo
    Virseksa ŝafo: li vidis, ke jen virŝafo implikigis per la kornoj en la arbetaĵoj (X).

    ŝafo


    Esprimoj

    Ili estas blindaj kiel ŝafoj.Iri kiel la ŝafoj de Panurgo.Kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj (sekvi la antaŭirantojn).Milda kiel ŝafo.Paŝtu viajn ŝafojn.Rigardaĉi kiel ŝafo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    virŝafo , ŝafa, ŝafaro , ŝafaĵo , ŝafejo , ŝaffelo , ŝaffemuraĵo , ŝafgrifo , ŝafhundo , ŝafido , ŝafino , ŝafisto , ŝafklabo , ŝaflano , ŝafo, ŝafrostaĵo , ŝafsaltado

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    milda
    stulta
    obei
    bredi
    savi
    bovedoj
    parhufuloj
    Arieso
    besto
    bovo
    fromaĝo
    grego
    hundo
    korno
    lakto
    lano
    lupo
    murrompilo
    ovio
    paŝtisto
    portegrompilo
    trabego
    zodiako

    Iel rilatitaj:

    Ariesx Kristx Panurgx astrakanx be! bestx bovedx bovx bredx brutx fidelulx fromaĝx gregx hufx hundx konstelacix kornx laktx lanx ludx lupx mildx obex ovix parhufulx pastrx paŝtx pilafx remaĉx rompx savx stultx trabx viandx zodiakx Ĉeviotx ĉabrakx ĉeviotx