subtila

subtil/a (1)

  1. (io) Konsistanta el tre maldikaj kaj delikataj eretoj: subtila sablo, polvo (X); pisti pulvoron subtila; subtila parfumo (tre penetrema); [BAKTERIOJ] subtila bacilo (Vd bacilo).
  1. Malfacile kaptebla, rimarkebla, komprenebla, pro ĝiaj delikataj nuancoj: mi admiras la subtilan lertecon de mia kanajla edzino (Z); la estraro havas konsiderojn subtilajn (Z); la misteroj de la subtila lingvo de la Francoj (Z); jen vere subtila klarigo; subtila distingo inter du vortoj; subtila ĉarmo, arto.
  1. Kapabla fari aŭ rimarki delikatajn nuancojn, diferencojn: subtila filozofo, observanto; (analoge) subtila spirito (B), intuicio, gusto.
    sagaca.
  • subtili (ntr)
    Fari subtilajn rezonojn.
    cerbumi.
  • subtilaĵo
    Delikata nuanco, diferenco: ni preterlasu la subtilaĵojn kaj atentu la fundamentajn problemojn.
  • subtileco
    Eco de io, iu subtila: la subtileco de la serpento ravis Evon.
    sprito.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    delikatx ĉikanx