sagaca

*sagac/a

  1. Posedanta akran instinkton, por malkovri aferojn kaj lertan eltrovemon por solvi malfacilaĵojn: sagaca detektivo, romanverkisto.
  1. Karakterizata de tia eco: sagaca solvo de ŝakproblemo; neniaj sagacaj politikaj kontraktoj donos pacon al la homaro (Z).
  • sagace
    En sagaca maniero: ĉio en la ĝardeno estis aranĝita plej sagace (Z).
  • sagaceco
    Karaktero de iu, io sagaca.

    sagaca


    Iel rilatitaj:

    akrx delikatx nazx