talio

*tali/o¹

  1. [ANATOMIO] Pli malvasta parto de la homa korpo, inter la subo de la brusto kaj la koksoj: ŝi havas tre gracian talion; virinoj, kies delikataj vizaĝoj, elastaj talioj kaj blankaj manoj montras devenon el [...] (Z); ŝi leviĝis, rektigis la talion (Z).
    busto, lumbo, torso.
  1. [TEKSINDUSTRIO] La parto de vesto, responda al tiu parto de la korpo: redingoto kun strikta talio; ĉi-jare oni portas la talion alta, malalta, talimezuro.
  1. [ŜIPOJ] La meza parto de ŝipo, precipe se ĝi estas malpli alta, ol la prua kaj poba partoj.
  • ĝistalie
    ĝis la meza parto de la korpo: li estas pentrita ĝistalie; li trapasis la vadejon, ĝistalie en la akvo.
  • tali/o²
    1. [KEMIO] Elemento, Tl, atomnumero 81, atommaso 204,38: talia mono/triklorido, TlCl/TlCl3; taliaj kombinaĵoj.
    1. [KEMIO] Metalo blanka, malofta.
  • Tali/o
    1. [MITOLOGIO] Muzo de la komedio.
    1. [MITOLOGIO] Unu el la tri Gracioj.

    talio


    Iel rilatitaj:

    brustx bustx jupx korpx ŝtrumpx