kontakto

kontakt/o (1)

  1. Intertuŝo de du objektoj: la skabio komunikiĝas per kontakto; elektra, glitanta kontakto; okaza kontakto de du fadenoj. [VIDU] kontaktolenso.
  1. (f) Interrilato: mi ĉiam agis en plena kontakto kun li; li batalis por fari kontakton inter nia kaj okcidenteŭropa civilizo; per tiaj kontaktoj inter la diversaj grupoj oni bone disvastigas la E-ismon; la ŝipo restis konstante en kontakto kun radiostacioj.
  • kontakti (tr)
    Havi kontakton kun; intertuŝi: kontakti instancon, responducelon.
    komuniki.
  • kontaktaĵo
    Metala peco, sur kiu elmetiĝas la lameno de aparato por kontakto.
  • kontaktigi
    Estigi kontakton inter du objektoj aŭ personoj.
  • kontaktiĝi
    Iĝi kontaktita.
  • kontaktilo
    [ELEKTRO] Aranĝaĵo, konsistanta el du adaptitaj metalpecoj, servanta por kontaktigi du partojn de cirkvito.
  • malkontaktigi
    ĉesigi la kontakton.
  • miskontakto
    Malbone funkcianta kontakto.
  • telekontakti
    Kontakti per elektromagnetaj ondoj: telekontakti planedon per radaro.
  • alarmkontakto
    ĉiu aranĝaĵo, kiu alarmas, tuj kiam estiĝas kontakto: alarmokontakto de trako.
  • fuŝkontakto
    Okaza nulrezistanca cirkvito.
  • kamkontakto
    [TELEKOMUNIKOJ] Kontakto, funkciigata per kamo.
  • ŝtopkontaktilo
    [ELEKTRO] ŝtopilo 2.
  • terkontakto
    [ELEKTRO] Okaza kontakto de elektra konduktilo kun la tero, kie parto de la kurento de cirkvito elfluas kaj perdiĝas.
    liki.

    kontakto

    REVO: [kontakto]
    kontakt(il)ingo. kontaktilo. kontaktskatolo. Kurta cirkvito (= fuŝkontakto). Surmeti kontaktlensojn. terkontakto.
    elektrotekniko. elektro. fuŝi.

    Iel rilatitaj:

    brosx elektroteknikx elektrx fuŝx