froti

frot/i (tr)

Tuŝadi (korpon), premŝovante alian korpon tien kaj reen sur ties supraĵo: froti pargeton per vakso (B); ŝi frotis Elizon per suko de juglando (Z); li pro ĝojo frotis al si la manojn (Z); la feran poton oni frotlavis kaj boligis (Z); incensaĵo bone frotmiksita (X); vazoj spegulsimile frotpurigitaj (Z); falante, li ricevis frotvundon.
grati, poluri, skrapi, ŝmiri, viŝi.
  • froto
    1. Movo de frotanto.
    1. [FIZIKO] [TEKNIKOJ] Rezisto de du korpoj, kiujn oni ŝovas unu sur la alia: dinamika, statika froto; glitfroto, rulfroto; pivota froto; interna froto; frotelektro; frotkoeficiento.
  • frotado
    1. Agado de frotanto.
    1. Masaĝomaniero, konsistanta el ir-reira movo de la mano kun sufiĉa premo, por ke la tegumentoj estu ŝovataj.
  • frotadi
    Fari tian masaĝon.
  • frotaĵo
    1. [BELARTOJ] Maldika, travida tavolo de farbo, parte surmetita sur alian.
    1. [BIOLOGIO] [MEDICINO] Sternaĵo de organisma likvo sur muntovitro, por mikroskopa ekzameno.
  • froteti
    Tre supraĵe kaj delikate froti.
    tanĝi.
  • frotiĝi
    Iĝi aŭ esti frotata.
  • frotilo
    1. ĉia ilo, servanta por purigi.
    1. Peco frotanta sur alia.
    1. [ELEKTRO] Broso 2.
  • frotisto
    Laboristo, kiu frotas pargetojn.
  • frotita
    (f) Multesperta: frotita kaj polurita (Z).
  • defroti
    1. Supraĵe frotdifekti: defroti la haŭton; ricevi defrotaĵon.
    1. Forigi per frotado: la surskribo sur la tomba ŝtono preskaŭ tute defrotiĝis (Z).
  • disfroti
    Pisti, pulvorigi per frotado: (f) mi disfrotos lin al polvo! (Z).
  • elfroti
    Purigi, eligante la malpuraĵojn per frotado: ŝi elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn ŝi kunligis en unu tuberon (Z).
  • enfroti
    Enigi per frotado: enfroti tabakon en la nazon (Z), ŝmiraĵon en la piedon (Z).
  • interfrotiĝi
    Froti unu la alian.
  • preterfroti
    Maldelikate tuŝi preterpasante.

    froti


    Iel rilatitaj:

    ablacix abrazix akridx alumetx arĉx brosx cirx dabx domx haŭtx