korko

*kork/o

  1. Spongeca kaj malpeza ŝelo de korkokverko, industrie uzata por diversaj uzoj: retflosiloj el korko; demeteblaj plandumoj el korko; la korkopulvoro estas uzata por sonizoli ĉambrojn.
  1. ŝtopilo el tiu materialo por ŝtopi botelojn ks: sur la korko (la botelo) havis ruĝan sigelon (Z); li forte enŝtopis la korkon (Z); korktirilo (Z); korkogusta vino (al kiu malbona korko donis nedezirindan guston).
  • korka
    El korko: cigaredoj kun korkaj finoj.
  • korkizi (tr)
    ŝtopi per korko.
  • korkado
    Ago korki: maŝino por aŭtomata korkado de la ĉampanboteloj.
  • malkorki
    Detiri la korkon el botelo.

    korko


    Iel rilatitaj:

    arbx balzx botelx