flakono

flakon/o (Z)

  1. [KOMUNUZO] Boteleto por parfumoj, medikamentoj, likvoroj, plejofte fermita per ĝustege adaptita ŝtopilo el la sama materialo.
    fiolo, karafo.
  1. [KEMIO] ĝenerala vorto por ne tre grandaj laboratoriaj vitraj ujoj: konusa flakono; suĉfiltra flakono.

RIM. La vorton 'botelo' oni ofte povas uzi por la samaj objektoj, sed oni ĝenerale pensas pri pli dika vitro; 'balono' same, sed ĝi estas ĉiam ronda.
  • ŝprucflakono
    Flakono, kun specialaj ŝtopilo kaj premilo, per kiu oni ŝprucigas malgrandajn kvantojn da likvo: laboratoria ŝprucflakono; ŝprucflakono por parfumo.
  • mezurflakono
    Gradigita flakono por mezuri volumenojn.
    mezurglaso.

    flakonx


    Iel rilatitaj:

    balonx bokalx botelx buretx glasx