ventro
*ventr/o
- [ANATOMIO] Parto de la korpo de la vertebruloj, situanta inter la brusto kaj la pelvo, kaj entenanta la stomakon kaj la intestojn: ventro estas la antaŭa (ĉe la dupieduloj) aŭ malsupra (ĉe la kvarpieduloj) parto de la abdomeno; havi tumoron en la ventro; li prenis la glavon kaj enpuŝis ĝin en lian ventron (X); Jona restis en la ventro de la fiŝo tri tagojn kaj tri noktojn; la bovino havis la ventron ŝvelinta de gasoj.
abdomeno.
- La flanko de la homa korpo kontraŭa al la dorso: kuŝi sur la ventro; lia ventro dikiĝas de troa sidado; froti al si la ventron (de kontenteco); teni al si la ventron (de ridego).
- Tiu korpoparto, rigardata kiel sentiganta la malsaton kaj akceptanta la nutraĵojn: ventro malsata orelon ne havas (Z); sur la ventro veluro, en la ventro murmuro (Z); liaj okuloj estas pli grandaj ol la ventro (Z) (li avidas pli, ol li povas manĝi); tiuj, kiuj zorgas nur pri la ventro (Z) (materiaj, korpaj ĝuoj).
stomako.
- Tiu korpoparto de virino, rigardata kiel la loĝejo de la naskiĝonto: mi mortigos la karan frukton de ilia ventro (X); donu al ili ventron aborteman! (X); feliĉa la ventro, kiu vin naskis! (N).
utero.
- [ANATOMIO] (venter) Pli dika parto de muskolo, kontraste kun ĝiaj ekstremaĵoj aŭ kapoj.
- [TEKNIKOJ] La kava aŭ konveksa parto de io: la ventro de ŝipo (inter pobo kaj pruo); la ventro de violono (resonujo); la ventro de botelo, flakono.
- [FIZIKO] Loko en staranta ondo, kie la ondo havas la maksimuman intenson (kontraŭo de 'nodo'): la distanco de unu ventro ĝis la sekva estas la duona ondolongo.
ventra - Rilata al la ventro: ventra zono; ventraj doloroj.
- [BOTANIKO] Interna.
ventraĉo, ventrego
Dika, pendanta ventro. disventriĝo, elventriĝo
[MEDICINO] Ventra hernio inter la du abdomenaj rektaj muskoloj aŭ en la abdomena parieto, post akuŝo aŭ laparotomio. subventro
[ANATOMIO] La malsupra parto de la ventro, ĉe la seksaj organoj. dikventra (Z)
Havanta ampleksan ventron.
obeza.
Iel rilatitaj:
botelx
korpx
manĝx