asimili

  • [biologio] (pp vivulo) i al, sia substanco alian sorbitan substancon: nutraĵoj estas unue digestitaj, poste asimilitaj.
  • [medicino] Parte aŭ tute malaperigi per asimilo al la organismo ion gasan, likvan aŭ solidan, kio normale ne devus troviĝi en ĝi.
    digesti, sorbi.
  • [geologio] (pp magmo) Fandi k proprigi al si la ĉirkaŭajn petrojn.
  • Alproprigi al sia menso ideojn aŭ sciojn: ili tute ne kapablis asimili matematikon; mi parkeris la regulojn, sed ilin ja ne asimilis.
  • Anigi al si fremdajn homgrupojn: la Romanoj sukcesis asimili multajn venkitajn gentojn.
    aneksi.
  • [lingvoscienco] Anstataŭigi parolsonon per alia sono, kiu pli similas al la apuda sono: iuj parolantoj asimilas n al m antaŭ b.
  • asimil (ad)o
    Ago de iu, kiu asimilas: la asimilado de la grasoj; asimilado de novaj scioj; [geologio] asimilado estigas lokajn modifojn en la kemia konsisto de magmo.
  • asimilebla
    Tia, ke ĝi povas esti asimilita: [biologio] facile asimilebla nutraĵo; [medicino] asimileblaj materialoj (enplantitaj en la organismon por refasoni difektitajn organojn, uzataj i.a. en la makzelo-facia ortopedio k kirurgio).
  • asimiliĝi
    Iĝi asimilita: malgraŭ ĉiuj penoj asimiliĝi kun la ĉirkaŭantaj popoloj, la Hebreoj ĉiam prezentas tute apartan popolon (Z); ju pli la homoj komunikiĝados sur neŭtrale-lingva fundamento, des pli rapide ili ankaŭ en rilato religia interasimiliĝos (Z).
  • malasimili
  • Elimini el sia korpo proprajn substancojn.
  • [lingvoscienco] Modifi aŭ malaperigi parolsonon, kiu tro similas alian apudan sonon.


  • Iel rilatitaj:

    -an anstataŭ apud atrepsix digestx eliminx fandx magmx modifx nutrx parkerx similx sorbx