paralela

*paralel/a

  1. [MATEMATIKO] (pp kurbo aŭ surfaco rilate al alia kurbo aŭ surfaco) Tia, ke ĉiu punkto de ĝi havas saman distancon al la alia kurbo aŭ surfaco: du rektoj paralelaj al tria estas ankaŭ paralelaj inter si.
  1. Konstante egaldistanca de simila afero: paralelaj stratoj; paralelaj reloj; (f) fari paralelan (samcelan, sed malsamrimedan) propagandon; paralela merkato (tolerata, sed ne oficiale permesata;
    nigra).
  1. Prezentanta daŭrigatan komparadon: la paralelaj vivrakontoj de Plutarko; la tri paralelaj evangelioj (
    sinoptika).
  1. [ELEKTRO] (pp elektra cirkvito) Havanta diversajn komponantojn, kies enir- kaj elir-klemoj estas resp. kunligitaj inter si: en paralela cirkvito ĉiuj elementoj ricevas la saman tension.
  1. [KOMPUTIKO] Rilata al datentranssendo, en kiu po pluraj bitoj estas sendataj samtempe laŭ lineo el pluraj dratoj paralela interfaco, konekto.
    seria.
  • paralele
    En paralela maniero; samtempe: proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova (Z); la gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al internacia lingvo paralele kun la gepatra lingvo (Z); oni devas paralele kun tio ĉi difini komitaton (Z).
  • paralelo
    1. [MATEMATIKO] Paralela rekto aŭ kurbo: la aksiomo pri paraleloj; [GEOGRAFIO] paralelo de latitudo (cirklo sur Tero paralela al la ekvatoro).
    1. [ARMEOJ] Fosaĵo, tranĉeo, paralela al la atakata pozicio.
  • paralelaĵo
    1. [ELEKTRO] Paralela ŝunto.
    1. (f) Ie, paralele rakontata: la historio mem povus esti prezentata epizode, kiel paralelaĵo aldonita al [...] (Z).
  • paraleleco
    Eco de du paralelaj linioj kc.
  • paraleligi
    Meti kiel paralelaĵon; paralele kompari: parolante pri nia lingvo, ni ne devas sen bezono paraleligi ĝin kun Volapük, ĉar tia paraleligado diskreditigus nian aferon (Z).
  • paralelismo
    1. [LINGVOSCIENCO] [BELETRO] Ritmofiguro, konsistanta en paralela aranĝo de du sinsekvaj frazoj aŭ versoj (ekz.: aŭskultu la instruon de via patro-k ne forĵetu la ordonon de via patrino (X)).
    1. [KOMPUTIKO] Tuto de la metodoj, celantaj pligrandigi la komputopovon de komputa sistemo per samtempa plenumado de operacioj.
      ĉenstablo, kunrulo.
  • antiparalelaj (evi) = kontraŭparalelaj.
  • kontraŭparalelaj
    Paralelaj, sed kun kontraŭaj direktoj: [BIOLOGIO] la du fadenoj de unu molekulo de DNA estas kontraŭparalelaj.

    paralelx


    Iel rilatitaj:

    afinx apud derivx elektrx