deklinacio

*deklinaci/o

  1. [ LINGVOSCIENCO] Aro de la kazoj, kiujn alprenas difinita klaso de subst-oj, de adj-oj aŭ de pron-oj en fleksiaj lingvoj: la latino havas kvin deklinaciojn por la substantivoj; la kreado de lingvo regula, kun unu deklinacio (Z).
    konjugacio.
  1. [ASTRONOMIO] Angula distanco inter stelo k la ĉiela ekvatoro; ĉiela latitudo.
  1. [ŜIPOJ] Angulo inter la magneta meridiano k la geografia meridiano en iu punkto de la tersurfaco: deklinacio mezureblas per la angula devio de la kompasa montrilo E aŭ U de la geografia nordo.
  • *deklinacii (tr)
    [LINGVOSCIENCO] Eldiri la kazaron de difinita vorto.
  • nedeklinaciebla
    [LINGVOSCIENCO] Senfleksia, havanta la saman formon en ĉiuj uzataj kazoj.

    Iel rilatitaj:

    LINGVOSCIENCO ablativx angulx ekvatorx fleksix kazx latitudx stelx