scintili

scintil/i (ntr)

  1. [FIZIKO] (pri fluoreska materialo) Fulmeti pro trafiĝo de altenergia partiklo.
  1. [ASTRONOMIO] (pp stelo) Brili treme koncerne helon kaj pozicion pro trairo de ĝia lumo tra la teratmosfero.
  • scintilografio
    [MEDICINO] Skana procedo, per kiu oni videbligas la radioaktivecon de izotopo, afina al la esplorota organo aŭ histo kaj enkondukita en la organismon ordinare per intravejna injekto.
  • scintilogramo
    Skema perpunkta bildo de organo ricevita per scintilografio.
  • scintiloskanilo
    Aparato uzata en scintilografio.
  • scintilometro
    [ASTRONOMIO] Aŭtomate registranta fotometro, por objektive observi la scintiladon de astroj.

    scintilx


    Iel rilatitaj:

    stelx