riproĉi

*riproĉ/i (tr)

  1. (iun) Akuze mallaŭdi, por hontigi aŭ simple por esprimi sian malkontentecon: ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon (Z); ni, kiel ordinare faras la maljunuloj, komencis riproĉi unu la alian (B); sekreton ne malkaŝu, ĉar alie aŭdanto vin riproĉos (X); renegateco, je kiu kelkaj volapükistoj riproĉas estintajn kolegojn (Z); ĉu vi venas riproĉi vian filon sendecidan, ke li la tempon perdas? (Z); (f) petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu (Z); min la konscienco mia ne riproĉas (Z).
    kritiki, kulpigi.
  1. (ion) Diri, montri al iu ion, kio devas tiun hontigi, kion oni malaprobas: eĉ tiuj personoj riproĉas nur la manieron de lia agado (Z); azen' al azeno riproĉas malsaĝon (Z); mi ne povas riproĉi al vi la mankon de kuraĝo (B); akre kaj turmente ŝi riproĉis al si sian agon (Z).
  • riproĉo
    Ago kaj vortoj de tiu, kiu riproĉas: lia edzino kun milda riproĉo levis la manon (Z); pli efikas riproĉo ĉe saĝulo, ol cent batoj ĉe malsaĝulo (X); pli bona estas riproĉo nekaŝita ol amo kaŝita (X); tio ĉi estas riproĉo tute infana (Z); ŝi atakas lin ĉiutage per siaj riproĉoj kaj plendo (Z); neniu faras ian riproĉon kontraŭ la esenco de liaj akuzoj (Z); vi povus fari al mi la riproĉon, ke mi havas moralan ŝuldon (Z); vi faras al mi riproĉon pro tio, ke mi ne aprobis [...] (Z); mi almenaŭ estos libera de riproĉoj, ke mi kun neniu konsiliĝis (Z); rebatadi riproĉon (Z).
  • riproĉa
    Esprimanta riproĉon: Urbestro, farante riproĉan signon al B. (Z); kun riproĉa rigardo.
  • memriproĉo
    Amara pento, kiun oni sentas pri io farita de si mem: memriproĉo min pikas ĝene kiel kulo (K).
    rimorso.
  • neriproĉebla
    Tia, ke li/ŝi/ĝi ne meritas riproĉon: neriproĉebla viktimo, virto.
  • senriproĉa
    Tia, ke oni ne povas ion riproĉi al li/ŝi: senriproĉa edzino, kavaliro.

    riproĉi


    Akcepti la riproĉojn sen palpebrovibro. Akraj riproĉoj. Lavango dariproĉoj.Malatenti la riproĉojn. Meriti riproĉojn, la vergon, vangofrapon,bastonbatojn. Pike riproĉi. Riproĉa rigardo.Sitenta riproĉo. Stultigi infanon per senĉesaj admonoj kaj riproĉoj.
    Agresa tono.Fari al iu predikon pri moroj. Ho! senkapa malsaĝulo, stultulo.Infanaĵo inda nenian atenton (inda je nenia atento).Malsaĝa amiko estas pli danĝera ol malamiko.Senfina estas la nombro de stultuloj.Stultulo trovas ĉiam pli grandan stultulon, kiu lin admiras.
    admoni. pardoni.

    Iel rilatitaj:

    -aĉ admirx admonx akuzx avertx bedaŭrx dirx erarx esperx helpx infanx kondamnx konsilx kulpx laŭdx malbonx mensogx meritx moralx obex pardonx petx promesx rigardx scix stultx trovx ĝentilx ĵetx