stadio

stadi/o (1)

  1. ĉe la helenoj, mezurunuo por distancoj, egalanta proks. 180 m: Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de ĉirkaŭ 15 stadioj (N).
  1. Klare distingebla tempoparto, prezentanta difinitan gradon en ia evoluo: kataro akra, kiu transiris en la stadion kronikan (Z); la luno estas nun en la stadio de malkreskado (Z); tiu ideo disvolviĝadis, trairadis diversajn stadiojn [...] ĝis la plej perfekta tipo (Z); ili apenaŭ transpasis la komencan stadion en la vojo al civilizo; la demokratio ŝajne atingas sian lastan stadion.
    etapo, fazo, periodo. [VIDU] stadiformo.
  1. = stadiono.
  • fruastadia
    [MEDICINO] Okazanta en la komenco de la evoluo de malsano.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    etapx periodx