kuspi

kusp/i (tr)

Klini aŭ faldi ion kontraŭ la natura direkto: kuspi la harojn de kato, la randojn de ĉapelo, sian pantalonon; li kuspis al mi la jupon ĝis la talio (U); la malvarmo kuspas la foliojn.
  • kuspe
    Laŭ kontraŭnormala direkto: kuspe faldi manikojn; brosi kuspe ĉapelon, veluron.
  • kuspo
    1. (ankaŭ kuspado) Ago de tiu, kiu kuspas.
    1. [MATEMATIKO] Punkto de kurbo, kie tiu ĉi ŝanĝas sian direkton al la kontraŭa. [VIDU] kuspeĝo.
    1. [ARKITEKTURO] Pinta punkto de gotika arko.

    kuspi


    Iel rilatitaj:

    nazx pantalonx