giso

gis/o

[TEKNIKOJ] Alojo el fero kaj karbono, kun proporcio de 2 ĝis 6,6 % da karbono: blanka giso (dura kaj rompebla, uzata precipe en la fabrikado de ŝtalo); griza giso (bone fandebla, uzata precipe por elfandado, pilieroj, kolonoj, maŝinblokoj, radiatoroj, pianoframoj); specialaj gisoj (kun iom da mangano aŭ nikelo ks).
fero, ŝtalo [VIDU] gisbriko, gismaso.
  • gisa
    Konsistanta el giso: gisa forno.
  • gisi
    Fandi (pp produktado de giso).
  • gisejo
    Fabriko, kie oni pretigas gison aŭ muldas objektojn el giso.
  • gisisto
    Laboristo en gisejo.
  • krudgiso
    La nerafinita giso de la unua ferfandiĝo.

    gisx

    Bildvortaro

    301 : Fergisejo kaj laminejo


    301-01 -20 : fergisejo
    301-01 : indukta fandforno
    301-02 : krisolo kun fajrimuna enmasonaĵo
    301-03 : indukta bobeno
    301-04 : jugoj
    301-05 : baskulmekanismo
    301-06 : laborplatformo
    301-07 : elektrokonektoj
    301-08 : varmizola fornokovrilo
    301-09 : baskulmuntaĵo
    301-10 : hidraŭlika cilindro
    301-11 -20 : aŭtomata sablomulda kaj gisinstalaĵo
    301-11 : transportbendo por muldmaterialoj
    301-12 : dozilo
    301-13 : suba muldokesto de aŭtomata gisinstalaĵo
    301-14 : supra muldokesto de aŭtomata gisinstalaĵo
    301-15 : transigilo de muldokestoj
    301-16 : transigilo de pretaj subaj muldokestoj
    301-17 : kuniga stacio (surmeto de la supra muldokesto sur la suban)
    301-18 : muldilprema kaj malprema aparato
    301-19 : verŝkuvo por formoplenigo de muldiloj
    301-20 : malpleniga aparato por apartigi gisaĵon disde muldosablo

    Iel rilatitaj:

    cementitx ferx metalx