1. Metal hoketo, kiu, enigante en ringeton (agrafingon), kunfiksas du randojn de vestaĵo aŭ tuko.
  1. Simila ilo, servanta por teni fermitaj la du kovroplatojn de libro, la du finojn de koliero.
  1. Simila ilo, uzata por kunfiksi plurajn paperfoliojn, la randojn de vundo ks.
    buko, pinglo, vinkto, zipo.
  1. Super signo en la vjetnama lingvo kun la formo senpunkta demandosigno.

  • malagrafi
    Malfiksi, eligante agrafojn el agrafingoj: malagrafi sian jupon.
  • agrafi (tr)
    Kunfiksi per 1 aŭ 2: agrafi robon, kolieron.
  • agrafilo
    Aparato por kunfiksi per agrafoj 3: oficeja, bindista, kirurgia agrafilo.
  • agrafingo
    Ringeto, en kiu enigas agrafo.

  • Iel rilatitaj:

    bindx broĉx bukx butonx hokx kolierx kroĉx metalx pinglx signx vinktx zipx