plumbo

*plumb/o

  1. [KEMIO] Elemento, Pb, atomnumero 82, atommaso 207,2.
  1. [KEMIO] Metalo griza, tre mola kaj tre densa: kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca (X); tubo el plumbo; (f) kiel en vulgaran plumbon la pura oro ŝanĝiĝis?; li havas plumbon en la piedoj (malrapide moviĝas). [VIDU] plumberco.
  1. Difinita maso el tiu metalo, uzata por speciala celo: plumbo de sondilo, de vertikalilo; la plumboj de vitralo (kiuj kuntenas la vitropecojn); [TIPOGRAFIO] legi el la plumbo (el la kompostitaĵo).
  • plumba
    1. Konsistanta el plumbo: plumba tegaĵo de kablo; plumba tegmento; (f) plumbaj paŝoj; pezaj, plumbaj nuboj.
    1. Entenanta plumbon: plumbaj saloj estas toksaj; plumba aceto (alkala plumbacetato); plumba blanko (blanka pigmento, Pb (OH)2.2PbCO3, uzata precipe por grundfarboj por ligno;
      ceruzito); plumba klorido (resp. plumboza, PbCl2, kaj plumbika PbCl4); plumba minio (oranĝoruĝa pigmento Pb3O4, precipe uzata por kontraŭrustaj farboj).
  • plumbi (tr)
    Provizi per plumbo: plumbi bastonon, ŝuojn de skafandro.
  • plumbaĵo
    Io el plumbo, aparte plumba sigelo sur paketo.
  • plumbato
    [KEMIO] Salo de nestabila plumbata acido, H2PbO3.
  • plumbero
    ĉiu el la plumbaj grajnetoj, per kiuj oni plenigas la kartoĉojn de ĉaspafilo.
  • plumbismo
    [MEDICINO] Toksiĝo per plumbo aŭ plumbaj saloj: plumbisma koliko.
  • plumbisto
    Metiisto, kiu prilaboras plumbon, aparte plumbajn tubojn. SIN. tubisto.
  • plumbito
    [KEMIO] Salo de imaga plumbita acido H2PbO2.
  • senplumba
    [EKOLOGIO] Ne enhavanta plumbon: sen plumba benzino estas nepraĵo por aŭtomobiloj kun katalizilo.
  • plumbogriza
    [MEDICINO] Havanta la koloron de plumbo: plumbogriza mieno.

    plumbo


    Iel rilatitaj:

    bronzx ceruzitx ceruzx mantelx metalx tegmentx