uranio

urani/o

  1. [KEMIO] Radioaktiva elemento, U, atomnumero 92, atommaso 238,03, sufiĉe malofta, kun amfotera karaktero, aktiniido: urania tri/tetra/pentaklorido, UCl3/UCl4/UCl5; uraniaj kombinaĵoj; uraniato (povas esti metauraniato Me2UO4, peruraniato, Me2UO6 kaj diuraniato Me2U2O7).
  1. [KEMIO] Metalo, sufiĉe malofta, feraspekta, miksaĵo el tri izotopoj, 238U (99,28%), 235U (0,71%), 234U(0,006%); la izotopo 235 U estas spontane fisiebla kaj uzata en atom-bomboj kaj -centraloj: la ĉefa urania erco estas peĉblendo (precipe konsistanta el UO2); riĉigita uranio (kun pli granda proporcio de la izotopo 235 ol en la urania erco).
  • transurania
    (pp elemento el la aktiniidoj) Havanta atommason superan al 92: la 11 transuraniaj elementoj estas neptunio (Np), plutonio (Pu), americio (Am), kurio (Cm), berkelio (Bk), kalifornio (Cf), ejnstejnio (Es), fermio (Fm), mendelevio (Md), nobelio (No), laŭrencio (Lr), ĉiuj radioaktivaj.
  • Urani/o
    [MITOLOGIO] Muzo de la astronomio kaj geometrio.

    uranix


    Eble rilatitaj:

    aktinix, americix, atomx, berkelix, bombx, metalx,