zinko

*zink/o

  1. [KEMIO] Elemento, Zn, atomnumero 30, atommaso 65,41.
  1. [KEMIO] Metalo bluete blanka, tre uzata, ekz. por kovri tegmentojn, fari sekajn pilojn, en alojoj ktp. [VIDU] zinkoblanko, zinkerco, zinkogravuro.
  • zinka
    1. Konsistanta el zinko: zinka tegaĵo.
    1. Entenanta zinkon: zinka klorido (ZnCl2); zinkaj kombinaĵoj.
  • zinki (tr)
    Tegi per tre maldika tavolo da zinko: zinkita lado, ferfadeno.
    galvanizi.
  • zinkado
    Ago, procedo, per kiu oni zinkas.
  • zinkato
    Salo de teoria zinkata acido H2ZnO2.
  • zinkisto
    Laboristo, kiu prilaboras la zinkon, precipe en platoj.

    xxx

    REVO: [xxx]

    Tiu vorto estosposte pritraktita. BV. iom pacienci.

    Iel rilatitaj:

    alfenidx arĝentanx brazx bronzx deltametalx metalx tegmentx